Pri la 6a ABELO, dum 2022
La 6a ABELO estis la plej malgranda ĝis nun, kun nur 13 partoprenantoj. La ĉefa kialo estis samtempa IJK (ni anoncis la daton unue! 🙂 ), kaj aŭtopaneo kaj malsano de aliĝintoj. La ceteraj partoprenantoj tamen multe ludis kaj bone amuziĝis.
Bedaŭrinde la renkontiĝo havis deficiton de 300€ ĉijare, kaj post multaj donacoj (dankegon!) ankoraŭ restis minuson de ĉirkaŭ 100€. Ni tamen jam ludis la domon por la sekva jaro, kun iom pli alta kotizo por eviti ripeton.
Iom pli pozitive, ni sukcesis transporti ĉion kaj aĉetumi tute sen aŭto ĉijare! Sed ŝajne forgesis foti…
Pri la 5a ABELO, dum 2021
Malgraŭ la kronvirusaj regulaj, la necerteco, kaj la pluva kaj iom malvarma vetero, la 5a ABELO estis sukcesa!
Partoprenis 24 homoj kaj 1 hundo, do iom malpli ol kutime. Ni tre ĝuis denove vere renkontiĝi (“tridimensie”, kiel tre bele diris unu partoprenanto) kaj multe ludis, babilis, kaj ridis.
Komence estis iom da zorgo pri la financoj, sed ni sukcesis pagi ĉion sen personaj ŝuldoj, do jam rezervis la domon por la sekva ABELO dum 2022. Espereble venontjare estos iom pli da partoprenantoj kaj iom malpli da pandemiaj reguloj.
Grandan dankon al ĉiu, kiu partoprenis kaj helpis!
Pri la nuligita ABELO, dum 2020
Dum 2020 ABELO bedaŭrinde estis nuligita, pro la kronvirusa pandemio kaj rilataj leĝoj kaj rekomendoj.
Pri la 4a ABELO, dum 2019
La 4a ABELO estis la plej granda ĝis nun! Entute partoprenis 36 homoj.




Dankon al ĉiuj paroptenantoj! Kiel ĉiam estis tre bela semajnfino!
Pri la 3a ABELO, dum 2018
La tria ABELO estis iom malpli granda, sed tamen sukcesa. Partoprenis 23 homoj de diversaj aĝogrupoj, iuj novaj kaj iuj konataj partoprenantoj. Jen kelkaj fotoj de Rasa (grandan dankon!):







Kaj kelkaj fotoj faritaj de mi:




Dankon al ĉiuj kiuj partoprenis kaj helpis, kaj ĝis la sekva jaro! 🙂
Pri la 2a ABELO, dum 2017
La dua ABELO ankaŭ estis tre sukcesa! Partoprenis 30 homoj de diversaj aĝogrupoj. Luditaj dum la semajnfino estis almenaŭ 54 diversaj ludoj.
Dankon al ĉiuj, kiuj iel helpis, aparte al tiuj kiuj purigis, kuiris, kontribuis receptojn, helpis aĉetumi, kaj kunportis ludojn! Sen vi la renkontiĝo ne povus okazi.
Jen kelkaj fotoj de la renkontiĝo:
Pri la 1a ABELO, dum 2016
La unua ABELO estis granda sukceso! Partoprenis 27 homoj kaj 3 hundoj. Luditaj dum la semajnfino estis almenaŭ 27 diversaj ludoj.
Dankon al ĉiuj, kiuj iel helpis, aparte al tiuj kiuj stiris aŭton al vendejo, aĉetumis manĝaĵojn, kuiris, kaj purigis! Sen vi la renkontiĝo ne povus okazi.
Jen kelkaj fotoj de la renkontiĝo: