Kibo-ludado
Ĉiumonate, jam dum kelkaj jaroj, grupo de ludemuloj renkontiĝas en Berlino, ĉe glaciaĵkafejo en la kvartalo Wedding, kaj ludas diversajn ludojn. La sukceso de ĉi tiu renkontiĝo inspiris nin organizi ABELOn. Ĝi ĉiam okazas sabate, ekde la 14a horo posttagmeze, kaj la dato estas kutime anoncita du monatojn antaŭe. Ĉiuj estas bonvenaj! Vi povas legi raportojn kaj vidi fotojn de pasintaj renkontiĝoj kaj trovi la datojn de la venontaj, ĝeneralajn informojn, kaj liston de luditaj ludoj ĉe la retpaĝo https://berlinaludado.wordpress.com/.
(Antaŭe, ili aperis ĉe la retpaĝo de la Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburg: https://esperanto.berlin/category/art-der-veranstaltung/spielrunde/.)
KoKoLoRES
Alia renkontiĝo kiu inspiris nin kaj kiun ni rekomendas estas KoKoLoRES. Ĝi okazas en okcidenta Germanujo, aŭtune dum la semajnfino plej proksima al la germana nacia festotago de la germana unueco. Pliajn informojn vi povas trovi ĉe la retpaĝo Verda Krokodilo: http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php