ABELO 2023

Kio? Semajnfina renkontiĝo por ludemuloj

Kia? amuza, malgranda, neluksa, kune memzorga

Kiam? Inter la 25a kaj la 28a de aŭgusto 2023 (vendredo ekde la 14a ĝis lundo antaŭtagmeze)

Kie? Ĉe la naturamika domo “Hermsdorfer Fließtal” en norda Berlino ĉe
Seebadstraße 27, 13467 Berlin

Kiom? 150 eŭroj por la tuta semajnfino (kun litotukoj +4 €)
Infanoj pagas malpli! Dumtaga kaj parttempa partoprenado ankaŭ eblas.
Vidu la detalojn ĉe “Kotizo“.

Kial? Por ludi, amuziĝi, babili, promeni, eble naĝi…

Kiel? Aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/1JtPuAmIh7Dr2USDfSAJ-v8X5lQsehxy9GHA3ZYmZEqo/

Kiu? Se vi havas demandojn, komentojn, aŭ ŝatus helpi, kontaktu Jessica Grasso ĉe abeloabeloabelo@gmail.com